La 12 Nomoj de Budho Amida el la Longa Sutra
Kiel la brilo de la Budho Amida prilumas tiom da budhejoj en la oriento, kiom estas sableroj en la Gango, tiel ĝi prilumas budhejojn en la suda, okcidenta, kaj norda direktoj; kaj en la zenito kaj la nadiro.
Tial, la Budho Amida nomiĝas ankaŭ:
1. La Budho de Senfina Lumo
2. La Budho de Senlima Lumo
3. La Budho de Senbara Lumo
4. La Budho de Senkompara Lumo
5. La Budho de Lumo de la Fajro-reĝo
6. La Budho de Pura Lumo
7. La Budho de Ĝoja Lumo
8. La Budho de Saĝa Lumo
9. La Budho de Senĉesa Lumo
10. La Budho de Neesprimebla Lumo
11. La Budho de Nekomprenebla Lumo
12. La Budho de Lumo Superanta la Sunon kaj Lunon
Se sentemaj estaĵoj estos tuŝitaj de Lia lumo, iliaj tri afliktoj estos forigitaj kaj iliaj korpo kaj menso fariĝos trankvilaj. Ili estos plenaj de ĝojo kaj feliĉego dum bonvolemo aperos en ilia menso. Se tiuj, kiuj spertas akran suferadon en iu el la Tri Malbonaj Vivo-vojoj, vidos tiun lumon, ili povos ripozi sen doloro, sen angoro. Post ilia morto, ili estos savitaj de tiuj Vivo-vojoj.
-- La Longa Sutro pri la Budho Amida

Comments
Post a Comment