Honen Ŝonin -- La Unupaĝa Skribaĵo
En Ĉinujo kaj Japanujo, multaj budhanaj majstroj kaj kleruloj komprenas, ke la Nembuco estas la profunda kontemplado pri la Budho Amida kaj pri lia Pura Lando. Tamen, mi ne komprenas la Nembucon tiamaniere. La vokado de la Nembuco ne baziĝas sur studado aŭ komprenado de ĝia signifo. Por iri naskiĝi en la Pura Lando, oni devas nur diri “Namu Amida Bucu” kredante, ke oni senmanke iros naskiĝi tie. Vokante la Nembucon kaj kredante je naskiĝo en la Pura Tero, oni nature kultivas la Tri Mensojn (sanjin) kaj la Kvar Praktikmetodojn (shishu).
Se mi retenas iun pli profundan scion, krom tiun simplan vokadon de la Nembuco, mi perdu la kompaton de la budhoj Ŝakjamuni kaj Amida, kaj mi delasiĝu de la brakumo de la origina voto de Amida.
Eĉ se Nembuculoj profunde studas ĉion, kion Ŝakjamuni instruis dum sia tuta vivo, ili ne hipokritu piecon. Ili nur praktiku la Nembucon kun la sincereco de tiuj nespertaj, novaj sekvantoj, kiuj ne konas budhajn doktrinojn.
Jen mi sigelas ĉi tiun dokumenton per la primo de la du manoj. La Pacema Menso (anjin) kaj la praktiko de Jodo Shu tute enhaviĝas en ĉi tiu ununura folio. Mi, Genku (Honen), havas neniun plian instruon. Por eviti misinterpretojn post mia morto, mi faras ĉi tiun finan deklaron.
[transskribita je la 23a tago de la 1a monato de la jaro 1212, kun la manpremoj de la majstro mem.]
