Posts

Showing posts from August, 2021

La 12 Nomoj de Budho Amida el la Longa Sutra

Image
Kiel la brilo de la Budho Amida prilumas tiom da budhejoj en la oriento, kiom estas sableroj en la Gango, tiel ĝi prilumas budhejojn en la suda, okcidenta, kaj norda direktoj; kaj en la zenito kaj la nadiro.  Tial, la Budho Amida nomiĝas ankaŭ: 1. La Budho de Senfina Lumo 2. La Budho de Senlima Lumo 3. La Budho de Senbara Lumo 4. La Budho de Senkompara Lumo 5. La Budho de Lumo de la Fajro-reĝo 6. La Budho de Pura Lumo 7. La Budho de Ĝoja Lumo 8. La Budho de Saĝa Lumo 9. La Budho de Senĉesa Lumo 10. La Budho de Neesprimebla Lumo 11. La Budho de Nekomprenebla Lumo 12. La Budho de Lumo Superanta la Sunon kaj Lunon Se sentemaj estaĵoj estos tuŝitaj de Lia lumo, iliaj tri afliktoj estos forigitaj kaj iliaj korpo kaj menso fariĝos trankvilaj. Ili estos plenaj de ĝojo kaj feliĉego dum bonvolemo aperos en ilia menso. Se tiuj, kiuj spertas akran suferadon en iu el la Tri Malbonaj Vivo-vojoj, vidos tiun lumon, ili povos ripozi sen doloro, sen angoro. Post ilia morto, ili estos savitaj de tiu...

Honen Ŝonin -- La Unupaĝa Skribaĵo

Image
En Ĉinujo kaj Japanujo, multaj budhanaj majstroj kaj kleruloj komprenas, ke la Nembuco estas la profunda kontemplado pri la Budho Amida kaj pri lia Pura Lando. Tamen, mi ne komprenas la Nembucon tiamaniere. La vokado de la Nembuco ne baziĝas sur studado aŭ komprenado de ĝia signifo. Por iri naskiĝi en la Pura Lando, oni devas nur diri “Namu Amida Bucu” kredante, ke oni senmanke iros naskiĝi tie. Vokante la Nembucon kaj kredante je naskiĝo en la Pura Tero, oni nature kultivas la Tri Mensojn (sanjin) kaj la Kvar Praktikmetodojn (shishu). Se mi retenas iun pli profundan scion, krom tiun simplan vokadon de la Nembuco, mi perdu la kompaton de la budhoj Ŝakjamuni kaj Amida, kaj mi delasiĝu de la brakumo de la origina voto de Amida. Eĉ se Nembuculoj profunde studas ĉion, kion Ŝakjamuni instruis dum sia tuta vivo, ili ne hipokritu piecon. Ili nur praktiku la Nembucon kun la sincereco de tiuj nespertaj, novaj sekvantoj, kiuj ne konas budhajn doktrinojn. Jen mi sigelas ĉi tiun dokumenton per la ...